Mona Eltahawy

Mona Eltahawy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1967 (1967-08-01) (57-jaraĝa)
en Port Said
Lingvoj arabaegipt-arabaangla
Ŝtataneco Usono
Egiptio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Usona universitato en Kairo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
verkisto de nefikcio
aktivisto pri virinaj rajtoj Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://monaeltahawy.com/
vdr

Mona Eltahawy (en Esperanto Eltahaŭi, arabe: منى الطحاوى‎, IPA: [ˈmonæ (ʔe)t.tˤɑˈħɑːwi], naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1967 en Port Said[1]) estas usona sendependa ĵurnalisto de egipta deveno[2]. Ŝi estas konata pro siaj eseoj kaj debatoj pri la situacio de virinoj en la islama mondo, kiuj aperis en publikaĵoj kiel The Washington Post, The New York Times, The Christian Science Monitor kaj Miami Herald. La unua libro kiun ŝi verkis en majo 2015 estis Headscarves and Hymens. En 2019 Mona Eltahawy estas menciita en la BBC-listo 100 Virinoj 2019, listo de 100 inspirigaj kaj influriĉaj virinoj en la mondo[3][4]

  1. (en) McTighe, Kristen, "Egyptian Combats Both Army and Islamists". The New York Times, la 18-an de julio 2012, ISSN 0362-4331.
  2. (en) Ratnam, Dhamini, "I Complicate the Image of Muslim Women: Mona Eltahawy", The Wire, la 19-an de aprilo 2017
  3. (en) "BBC 100 Women 2019". BBC.
  4. (en) Sabrina Barr, "BBC reveals 100 most inspiring women around the world" (BBC rivelas la 100 plej inspiraj virinoj ĉirkaŭ la mondo), The Independent, la 16-an de oktobro 2019, alirite la 7-an de decembro 2019.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search